Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina-sudafrikaj rilatoj fariĝis ekzemplo de sud-suda kunlaboro -- intervjuo de Lin Songtian, ĉina ambasadoro al Sud-Afriko
2018-07-26


    Invitite de sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton al Sud-Afriko kaj ĉeestas la Dekan Pintkunvenon de Gvidantoj de BRICS-landoj en Johanesburgo de Sud-Afriko. Lin Songtian, ĉina ambasadoro al Sud-Afriko, ricevis la komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj, dirinte, ke ĉina-sudafrikaj rilatoj fariĝis ekzemplo de sud-suda kunlaboro.


    Ĉi-jare estas la 20a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Lin diris, ke la dulandaj rilatoj disvolviĝis de partnereco al strategia partnereco, kaj sekve ĝis ampleksa strategia partnereco, kaj montris la trajtojn de strategio, pluraj niveloj, reciprokaj favoro kaj fido.


    Lin diris, ke la du landoj efektivigis interligon de instalaĵoj -- funkcias rektaj flugoj de aviadiloj inter la du landoj, kaj multaj ĉinaj kargoŝipoj prenas la Bonesperan Kabon kiel transitan haltejon survoje al Eŭropo; interligon de kapitalo -- ĉefaj ĉinaj financaj institucioj starigis filiojn aŭ oficejojn en Johanesburgo; interligon de popoloj -- Sud-Afriko estas la afrika lando, kiu plej multe akceptis ĉinajn studentojn, konstruis Konfuceajn Institutojn kaj ĝemeligis urbojn kun ĉinaj, kaj ĝi ankaŭ enmetis la ĉinan lingvon en sian ŝtatan eduk-sistemon.


    Lin diris, ke la komerca kunlaboro inter la du landoj estas tre aktiva. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Sud-Afriko en sinsekvaj naŭ jaroj, kaj ankaŭ Sud-Afriko estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Afriko. En 2017 la duflanka komerc-sumo kalkuliĝis al 39,17 miliardoj da usonaj dolaroj, pli ol 26-oble pli multe ol en 1998, kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn.


    Parolante pri la ĉina investo al Sud-Afriko, Lin diris, ke laŭ nekompletaj statistikoj, investo de Ĉinio en diversaj kampoj de Sud-Afriko superis 25 miliardojn da usonaj dolaroj. Nuntempe Sud-Afriko alvokas disvolvadon de specialaj ekonomiaj zonoj, kaj tio povas esti nova celo por investado de ĉinaj firmaoj. Estis establita la fabriko de la Ĉina Grupo FAW en Sud-Afriko, kaj la unua sport-veturilo el la sud-afrika fabriko de ĉina BAIC-Grupo baldaŭ estos finproduktita.


    Lin diris, ke en septembro la sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa vizitos Ĉinion kaj kunprezidos kun la prezidanto Xi Jinping la pekinan pintkunvenon de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. La oftaj altrangulaj vizitoj inter la du landoj nepre aldonos movforton al plua disvolvo de la dulandaj rilatoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio