Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
​Financial Times: Ĉu monda ekonomio povas esti sen-usona?
2018-07-25

    En Usono ekaperis damaĝoj, kaŭzitaj per la komerca milito provokita de Usono, al multaj industrioj kaj kompanioj.


    Influate de la komerca konflikto, la postuloj malmultiĝas, kaj montoj da diversaj viandaĵoj kuŝas en malvarmaj konservejoj de Usono. Usonaj viand-kompanioj multe suferas de tio. La periodaĵo Wall Street Journal citis la plej novan datumon kaj raportis en la 23a de julio, ke la stoko de bovaĵoj, porkaĵoj kaj birdaĵoj en Usono superos la rekordon de 1.14 miliardoj da kilogramoj. En la lastaj semajnoj, usona Ministerio de Agrikulturo plurfoje publikigis datumojn kiuj montris, ke usonaj porkaĵoj ne estis venditaj en Ĉinio.


    Por mildigi la influon de la komerca milito al usonaj kompanioj, la 23an de julio, Trump okazigis ekspozicion de usonaj produktaĵoj en la Blanka Domo. La eksponitaj varoj inkluzivas ne nur la fame konatan ĉasaviadilon F-35, sed ankaŭ nekonatajn vinojn, balailojn, hufumojn kaj furaĝojn. Proparolanto de Blanka Domo diris, ke la ekspozicio "farita de Usono" en Blanka Domo celas montri la devontigon de la registaro pri pli da "farita de Usono".


    Kompare kun memlaŭda sinmontrado de Trump-registaro, "monda libera komerca zono" sen Usono ricevis pli da atento. La retejo "Ĉiutaga Valuto" raportis, ke lastatempe Eŭropa Unio, Ĉinio, Japanio kaj eĉ Rusio, punata de Okcidento, faras intertraktadon pri libera komerco. Tiuj interkonsentoj kunigos Eŭropon, Eŭrazian Ekonomian Union, Ĉinion kaj Japanion en unu liberkomerca zono. Laŭ la raporto, kun rapidiĝo de tutmondiĝo, aliaj landoj rekonstruas la mondan sistemon de ekonomio kaj politiko, kaj Usono iom post iom perdos la postenon de monda gvidanto.


    Ĉu la monda ekonomio povas esti sen-usona? Financial Times asertis la 23an de junio, ke dum Trump minacas altigi tarifojn, aliaj landoj konscie elektis atenti tutmondiĝon. Se Usono eksiĝus de la monda komerca sistemo, ĉu aliaj landoj povos daŭrigi la sistemon? Pri tio la raporto diris, ĉiuokaze, pli kaj pli evidentiĝas, ke gvidantoj de diversaj landoj jam decidis fari provon.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio