Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pluraj usonaj ŝtatestroj alvokas fortigon de komerca kaj investa kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio
2018-07-24

    Inter la 19a kaj la 21a de julio en Santa Fe, Nov-Meksiko de Usono, okazis la Somera Kunveno de Nacia Asocio de Ŝtatestroj. Pluraj ŝtatestroj diris en la kunveno, ke ili tre priatentas kaj subtenas la amikajn komercajn rilatojn kun Ĉinio, kaj alvokas fortigon de komerca kaj investa kunlaboro inter la du landoj.


    Ŝtatestro de Arkansaso, Asa Hutchinson, diris en intervjuo de raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo, ke la sana interreago loknivela inter Usono kaj Ĉinio estas grava por dulanda amika komunikado ŝtatnivela. Investo de ĉinaj entreprenoj en Arkansaso kreis laborpostenojn por lokanoj kaj kontribuis por efika uzo de lokaj krudmaterialoj. Li esperas, ke pli da ĉinaj firmaoj investos en lia ŝtato.


    Ŝtatestro de Koloradio, John Hickenlooper, diris, ke lia ŝtato alte taksas la bonajn rilatojn starigitajn de la du landoj kaj esperas, ke oni povos longtempe daŭrigi tiajn rilatojn. Li deklaris, ke kiam aperis malfacilo en la dulandaj rilatoj, profundigi lokan kunlaboron povas fari pozitivan kontribuon al la dulandaj rilatoj. Koloradio pliigos kunlaboron kun Ĉinio kaj altigos interkomprenon kaj reciprokan fidon.



    De la komenco de la kuranta jaro, la usona registaro de Trump sinsekve pliigis tarifojn por importitaj lavmaŝinoj, fotovoltaaj pecoj kaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, startigis ŝtat-sekurecan enketon pri importitaj aŭtoj kaj iliaj pecoj, kaj aldonis tarifojn por iuj produktoj importitaj el Ĉinio. Ĝia unuflankisma agado estas forte oponata en la mondo.


    Ŝtatestro de Nord-Dakoto, Doug Burgum, esprimis maltrankvilon pri la politiko de komerca protektismo. Li diris, ke se la politiko daŭros, usonaj terkulturistoj perdos liberan kaj malferman merkaton. Nord-Dakoto, kiel ĉefa agrikultura bazo de Usono, tre volas vendi siajn produktojn al Ĉinio.


    Ŝtatestro de Utaho, Gary Herbert, diris en la kunveno, ke Usono devas integri la mondan merkaton. Anstataŭ agi stereotipe, Usono devas akceli internaciajn interŝanĝojn kaj interreagon per kunlaboro.


    Pluraj ŝtatestroj en la kunveno esprimis similajn vidpunktojn, opiniante, ke la monda komerca milito provokita de la registaro de Trump ne nur influis eksportadon de usonaj agrikulturaj kaj avantaĝaj produktoj, sed ankaŭ alportas necertecon al investado kaj disvolvado de entreprenoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio