Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amaskomunikiloj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj atentas pri la vizito de Xi Jinping
2018-07-20

<span style="""font-family:"" times="""" new="""" font-size:="""">内容</span>

    La 19-an kaj la 20-an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Tio estas la unuafoja vizito de Xi eksterlande post lia reprezidantiĝo en marto, kaj estas ankaŭ refoja vizito de ĉina prezidanto al UAE post 29 jaroj. La vizito havas gravan signifon por plu antaŭenigi la rilatojn inter ambaŭ landoj, antaŭenpuŝi efektivigon de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en la regiono de persa golfo kaj akceli la pacon kaj stabilecon en Mezoriento.



    En la 18-a de julio, antaŭ sia vojaĝo al UAE, Xi Jinping aperigis artikolon titolitan "Kune antaŭeniri kaj krei la estontecon" en ĉefaj amaskomunikiloj de UAE en araba kaj angla lingvoj. Ankaŭ aliaj ĉefaj amaskomunikiloj tre atentas pri lia vizito, sinsekve publikigis artikolojn kaj intervjuojn pri Ĉinio, ĉiuflanke diskonigis ĉinajn atingojn kaj la progreson de ambaŭlandaj kunlaboroj, kaj esprimis la atendon pri profundigo de kunlaboroj kun Ĉinio.


   


    Sultano Ahmed Al Jaber, ministro pri ŝtataj aferoj de UAE, diris, ke prezidanto Xi elektis UAE kiel la unua vizitcelo post sia reprezidantiĝo, tio plue altigos la nivelon de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj UAE. Li emfazis, ke UAE, unu el la landoj, kiuj plej frue eĥis la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo", kaj unu el la fondinto-membroj de Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), ĉiam estas grava partnero de Ĉinio por konstrui "La Zonon kaj Vojon". Li diris, ke la ŝtatestroj de la du landoj havas komunajn konojn pri gravaj internaciaj aferoj, kaj la saman opinion, ke la disvolviĝo de ekonomio kaj socio estas bazo por realigi pacon kaj stabilecon monde kaj regione, paco estas premiso kaj bazo de disvolviĝo, kaj disvolviĝo estas garantio de la paco.



    Por montri la gravecon de la vizito kaj amikecon inter la du landoj, kaj pliigi la komercajn kunlaborojn kaj kulturajn interŝanĝojn, UAE anoncis, ke de la 17-a ĝis la 24-a de julio estas "UAE-Ĉina Semajno". La lando ankaŭ decidis okazigi ĉinan semajnon dum Printempa Festo de Ĉinio ĉiu-jare. Noura Al Kaabi, ministro de UAE pri kulturo kaj scia progreso, substrekis la gravecon de kulturaj interŝanĝoj inter ambaŭ flankoj. Ŝi diris, ke la ĉi-foja "UAE-Ĉina Semajno" kaj ĉina semajno, kiu regule okazos ĉiu-jare, fariĝos grava fenestro por kulturaj interŝanĝoj de la du landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio