Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ŝtatestro vizitos Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn
2018-07-17


    Inter la 19-a kaj la 24-a de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping faros sian unuafojan viziton eksterlande en la kuranta jaro. Li vizitos Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn (UAE), Senegalon kaj aliajn landojn, kaj ĉeestos la 10-an Renkontiĝon de Gvidantoj de BRICS-landoj. La vizito al UAE estos la unuafoja por ĉina ŝtatestro en 29 jaroj, kaj ankaŭ por Xi post lia prezidantiĝo.



    La okazonta vizito estos okaze de la 35-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj UAE. UAE estas la unua lando ĉe golfo, kiu estigis kun Ĉinio strategian partnerecon, kaj unu el la landoj kiuj plej frue eĥis la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo". La lando estas ankaŭ unu el la fondinto-membroj de Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Dum sinsekvaj multaj jaroj, Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de UAE, kaj UAE estas la dua plej granda komerca partnero kaj la plej granda eksporta merkato de Ĉinio en okcident-Azio kaj nord-Afriko.


    La vizito de Xi antaŭenpuŝos la duflankajn rilatojn de strategia partnereco al pli alta nivelo. La du landoj espereble akiros seriojn da fruktoj en pluraj kampoj, inkluzive de konstruado de "La Zono kaj Vojo", energifonto, agrikulturo, financo, dogano, scienca esploro, kulturo kaj tiel plu.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio