Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Aldono de nova movforto al disvolvo de Afriko" -- intervjuo kun Monale Ratsoma, ĉefo de Afrika Regiona Centro de Nova Disvolv-Banko de BRICS-landoj
2018-07-17

    Afrika Regiona Centro de Nova Disvolv-Banko de BRICS-landoj iris preskaŭ unu jaron post sia fondiĝo en aŭgusto lastjare.


    "Fondiĝo de Afrika Regiona Centro estas mejloŝtono de Nova Disvolv-Banko." Monale Ratsoma, ĉefo de la centro, diris, ke la centro celas, ke helpe de la fleksebla mekanismo de la banko, oni povas efike antaŭenpuŝi projektojn en Afriko. Post fundamenta laboro dum preskaŭ unu jaro, la centro ekfunkciis. "Ni pritaksis kaj ekzamenis projektojn de monprunto por infrastruktura konstruado, trafiko, akvoutiligo kaj produktado, kaj efektivigos ilin en la ventontaj kelkaj semajnoj."


La 17an de aŭgusto lastjare en la ceremonio pri starigo de Afrika Regiona Centro de Nova Disvolv-Banko de BRICS-landoj, la banko subskribis interkonsenton kun la reprezentanto el la sud-afrika registaro por antaŭenigi sian strategian kunlaboron en Afriko.


    Ratsoma diris, ke la banko ludis gravan rolon en infrastruktura konstruado de emerĝanta merkato kaj profundigo de kunlaboro inter BRICS-landoj. La Afrika Regiona Centro, la unua filio de la banko, estas ĝia "fenestro en Afriko". Ĝi fortigos komunikadon kaj komercojn inter la banko kaj Afriko por montri solidarecon kaj kunlaboron inter BRICS-landoj, emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.


    Ratsoma laŭdis la pragmatajn fruktojn de la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj en financa kunlaboro, opiniante, ke ĝi alportis profundan influon sur liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado. "Starigo de la centro prezentas inkluzivecon kaj vivforton de la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj. La kunlaboro inter BRICS-landoj favoros ne nur BRICS-landojn, sed ankaŭ la tutan Afrikon kaj evoluantajn landojn, kaj aldonos novan movforton al disvolvado de Afriko."


    Parolante pri gvida rolo de Ĉinio en kunlaboro inter BRICS-landoj, Ratsoma diris, ke Ĉinio, la plej granda ekonomio en BRICS-landoj, ludas decidan rolon en antaŭenigo de kunlaboroj en ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj, kaj modelan rolon en gvido de investado al BRICS-landoj. En Sud-Afriko, pli da ĉinaj entreprenoj troveblas en pliaj kampoj, kaj ili kreis pliajn ŝancojn al kresko de sud-afrika ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeCha



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio