Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Respondeculo de Internacia Komerca Centro: ajna unuflanka komerca rimedo ne efektiviĝos
2018-07-17

    Arancha Gonzalez, plenuma direktoro de Internacia Komerca Centro lastatempe esprimis, ke nuntempe la ekonomio de ĉiuj landoj estas interligitaj kaj dependaj unu de la aliaj, do ĉia unuflanka komerca rimedo finfine ne efektiviĝos.


    Gonzalez opinias, ke komerca protektado ne povas protekti dungadon, kaj la nuna mondo pli bezonas tutmondan kunlaboron kaj multflankisman solvon ol la pasinteco. Multflankismo postulas kunlaboron, kunlaboro signifas devontigon. “Tio ne estas naiva slogano, sed venas de historiaj lecionoj kaj spertoj, kaj estas la ĝusta vojo.”


    Gonzalez ankaŭ aplaŭdis progresojn de Ĉinio pri reduktado de tarifoj, malfermo de serva merkato, protektado de intelekta proprieto. Ŝi opinias, ke tiuj progresoj ne nur estas utilaj por mondo, sed ankaŭ estas tre gravaj por sana disvolvado de la ĉina ekonomio.


    Ŝi diris, ke Ĉinio profitas de stabila kaj antaŭvidebla multflanka komerca sistemo. Samtempe, Ĉinio kontribuis al la mondo per malfermo de merkato, partopreno en intertraktadoj kaj subteno de aliaj evoluantaj landoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio