Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raporto pri mola povo 2018: pliiĝo de internacia partopreno de Ĉinio
2018-07-13


    La 12-an de julio, la Esplora Raporto pri Monde Mola Povo 2018 estis komune publikigita de diplomatia esplora centro de Universitato de Suda Kalifornio de Usono kaj brita kompanio pri publikaj rilatoj Portland PR. Laŭ la raporto, Britio fariĝis la lando kun la plej granda influo pri molpovo,  dum Ĉinio rangas je la 27-a loko kaj apartenas al la 30 molpove plej influaj landoj jam de kvar sinsekvaj jaroj. La raporto estis kreita surbaze de objektivaj statistikoj pri ses aspektoj, registaro, kulturo, edukado, internacia influo, entreprenado kaj ciferecigo, kaj de la rezulto de enketo pri tutmondaj opinioj. Surbaze de tiuj kriterioj estis kreita la rango pri mola povo.


    La raporto aparte substrekis, ke la nombro de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en Ĉinio estas nekomparebla. Krome, Ĉinio forte subtenas novigon, kaj lokaj teknologiaj kompanioj, kiel Huawei kaj Mi, gajnis vastan rekonon en la mondo. Laŭ la raporto, en la estonteco Ĉinio havos pli multajn internaciajn respondecojn, speciale en tiu ĉi momento, kiam la usona registaro daŭrigas sian politikon "Usono unue", kaj ĉiam devias de la ĝusta vojo de internaciaj aferoj kiel libera komerco kaj klimato. Ĉinio eble bezonos integri siajn celojn pri disvolvado de mola povo, konforme al siaj ekonomiaj, militaj kaj aliaj evoluaj direktoj, kaj pruvi sian longtempan promeson pri tutmondaj interesoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio