Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio firme kontraŭas komercajn hegemonion, protektismon kaj unuflankismon
2018-07-13


    La 11an de julio en Ĝenevo, la Monda Komerca Organizo (MKO) komencis la sepan revizion pri komerca politiko de Ĉinio.


    La vicministro pri Komerco de Ĉinio, Wang Shouwen, diskonigis rilatajn statojn de Ĉinio, post la lasta revizio en julio, 2016, inkluzive de nova progreso en komerco kaj investo, ĉefaj rimedoj pri reformo kaj pordmalfermo, partopreno en multflanka komerca sistemo, kaj ludo de rolo de respondeca granda lando. Wang diris, ke la multflanka komerca sistemo nun frontas grandan defion. Ĉinio alvokas aliajn membrolandojn de MKO protekti la bazajn principojn kaj kernajn valorojn de la multflanka komerca sistemo, kiel traktado de plej favorata lando, landana traktado, speciala kaj distinga traktadoj por evoluantaj landoj. Ĉinio firme kontraŭas komercajn hegemonion, protektismon kaj unuflankismon, kaj forte alvokas forigi la sisteman minacon de unuflankismo al MKO.  


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio