Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN: Ĉinio alvokas landojn protekti multflankan komercan sistemon
2018-07-13

    La 10an de julio en Nov-Jorko, la Ĉina Reto de Neregistaraj Organizoj por Internaciaj Interŝanĝoj kaj la usona korporacio Mercy kunlabore organizis la seminarion Rolo de Ĉinio en la Tutmonda Partnereco por Atingo de Celoj de Daŭripova Disvolvado. Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, faris paroladon en la kunveno. Li diris, ke nun, la tendenco de tutmonda ekonomia reprosperigo estas fragila; la kresko de komerco kaj investo estas malforta; protektisma kaj kontraŭtutmondiĝa penso leviĝas; multflanka komerca sistemo estas influita; kaj la tutmonda partnereco por daŭripova disvolvado alfrontas severajn defiojn. Ma diris, ke la internacia komunumo devas sin dediĉi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, fokusiĝi pri redukto de malriĉeco, optimumigi disvolvadon de partnereco kaj plibonigi internacian medion por ke civitanoj de ĉiuj landoj egale profitu de la monda ekonomia kresko.


     Ma diris, ke Usono lanĉis la plej grandan komercan militon en historio, malobservante la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco. La usona konduto rompas la tutmondan komercan ordon, kaŭzas fluktuon de la monda merkato kaj malhelpas la tutmondan ekonomian reprosperigon. Li akcentis, ke ĉiuj landoj devas kune subteni multflankecon, konservi multflankan komercan sistemon, oponi ĉian unuflankecon kaj komercan protektismon, kaj firme defendi liberan komercon kaj multflankan sistemon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio