Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kritikas Usonon pri eskalado de komerca milito
2018-07-13

    Je malpli ol unu semajno post la validiĝo de la aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono publikigis liston de 10-procentaj aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj. 


    La 10an de julio, Gao Feng, proparolanto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke la usona konduto kondukos la tutmondan ekonomion en la kaptilon de necerteco. Tiuj pliaj tarifoj, se ili estos efektivigataj, trafos pli multajn senkulpajn entreprenojn kaj konsumantojn kaj havos gravan negativan influon sur la tutmondan ekonomion.


    Gao diris, ke komerca milito ne povas solvi ajnan problemon, sed alportos multajn sekundarajn influojn. Estas Usono, kiu decidu, ĉu la komerca milito estos vastigita. Ĉinio firme oponas usonan komercan hegemonion kaj devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn por defendi interesojn de la nacio kaj popolo kaj protekti liberan komercon kaj multflankan sistemon de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio