Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urbestro de Ĉikago: kunlaboro kun Ĉinio en la nuna situacio estas ege grava
2018-07-13

    La 11an de julio okazis “Forumo pri investo kaj kunlaboro inter ĉinaj urboj kaj usona Ĉikago” en Pekino. Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, diris en la forumo, ke dum la 5-jara kunlaboro kun ĉinaj urboj, la komerca sumo de Ĉikago kun Ĉinio duobliĝis. Li opinias, ke kvankam nun okazas komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, ni ne povas ignori kunlaboron por havi pli da ŝancoj. 


    Rahm Emanuel diris: "Dum la pasintaj 5 jaroj la komerca sumo inter Ĉikago kaj Ĉinio kreskis je 100%. En la venontaj 5 jaroj ni povos havi pli grandan progreson. Okaze de la nuna monda kondiĉo, nia kunlaboro estas ege grava. Ni malkonsentas pri kontraŭstaro. Mi tre certas, ke nia konkurado estas kunlabora."


    Antaŭ 5 jaroj, 8 ĉinaj urboj: Pekino, Ŝahajo, Tianjin, Qingdao, Shenyang, Hangzhou, Wuhan kaj Chengdu, subskribis kun la urbo Ĉikago de Usono la Komprenan Memorandon pri Fondo de Komuna Laborgrupo pri Komercaj kaj Investaj Kunlaboroj inter Ĉinaj Urboj kaj Usona Ĉikago. La celo estas antaŭenpuŝi komercajn komunikadon kaj kunlaboron inter ĉinaj kaj usonaj urboj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio