Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang: Ĉinio bonvenigas germanan teknikon pri aŭtomata veturado
2018-07-12


    Matene de la 10a de julio, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj germana kanceliero Angela Merkel vizitis ekspozicion de ĉin-germanaj aŭtomataj veturiloj.


    Poste la du ĉefministroj parolis. Li Keqiang esprimis, ke en nova periodo de pordmalfermo, Ĉinio plu malfermos la aliron de veturiloj al sia merkato, bonvenigas germanajn kompaniojn grandigi la investon en Ĉinio kaj promocios la kunlaboron inter Ĉinio kaj Germanio de tradicia fabrikado al inteligenta produktado por preni ŝancojn en estonta merkata konkurado.


    Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Germanio subskribis interkonsenton pri kunlaboro en aŭtomata veturado. Ĉinio volas enkonduki germanajn teknikojn pri aŭtomata veturado kaj la ĉina registaro daŭre plifortigos protekton de intelekta proprieto. Ĉinio esperas, ke Germanio ankaŭ efektivigos ekonomian kaj teknologian kunlaborojn kun Ĉinio en malferma sinteno. Aŭtomata veturado estas nova teknologio, Ĉinio pretas kunlabori kun Germanio por pristudi koncernajn normojn kaj leĝojn, kaj kune klopodi por fari aŭtomatan veturadon nova motoro por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio, kaj aldoni novan impulson por disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio