Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la lanĉa ceremonio de la birma versio de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio
2018-07-11

En la 9-a de julio, en Nepjido, vizitantoj en la lanĉa ceremonio de la birma versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


    En la 9-a de julio, okazis en Nepjido, ĉefurbo de Birmo, la lanĉa ceremonio de la birma versio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kaj Seminario pri Ŝtata Regado inter Ĉinio kaj Birmo. La aktiveco estis kunokazigita de la Departemento de Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ministerio pri Informado de Birmo.


    Partoprenis en la ceremonio U Tun Tun Htein, vic-proparolanto de la malsupera ĉambro de la birma parlamento, U Aye Thar Aung, vic-proparolanto de la supera ĉambro de la birma parlamento, Dr. Pe Myint, ministro pri informado, U Ohn Win, ministro pri naturaj resursoj kaj media protekto, kaj aliaj pli ol 300 reprezentantoj el la du landoj.


    La eldono de la birma versio de la unua volumo de la libro malfermis novan fenestron por ke birma popolo pli bone konu Ĉinion. Ĝi ankaŭ fariĝis nova ponto por plifortigi la amikecon inter la popoloj de la du landoj, kaj nova portanto por ke la du landoj interŝanĝu spertojn pri regado.   


Redaktoro: Gao Shuyuan 



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio