Komento | Komerca milito inter Ĉinio kaj Usono multe superis disputojn pri merkata limigo kaj intelekta proprieto |
2018-07-11 |
La 6an de julio Usono komencis altigi tarifojn, je 25%, por la unuaj ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj. Reage al tio Ĉinio ankaŭ altigis tarifojn de usonaj produktaĵoj kun sama valoro, same je 25%, samtage. Diversaj flankoj timas, ke la komerca milito daŭros longan tempon, kaj tio estos malbona novaĵo por la ekonomio de la du landoj kaj la mondo. Yao Yuan, analizisto pri nov-emerĝantaj aziaj ekonomioj sub la investkompanio On Ride, diris, ke krom la influoj sur financa merkato, invest-efiko kaj entreprena financado al ekonomio, oni ankaŭ devas konsideri sekvajn efikojn, ekzemple influo sur fido, investado kaj monda proviz-ĉeno. Singapura DBS-Banko opinias, ke la influo de la milito sur la ekonomio de la du landoj restas je 0,25% ĉi-jare, kaj eble 0,5% kaj eĉ pli venontjare. Laŭ Bloomberg-Novaĵagentejo, la komerca milito multe superis la simplajn disputojn pri merkata limigo, intelekta proprieto, granda deficito de usona komerco ktp. Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |