Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonanoj ne subtenas la nunan politikon de Trump pri tarifoj
2018-07-11

    Lastatempe okazis enketo kune farita de usona ĵurnalo The Washington Post kaj la superlernejo Schar pri Politiko kaj Regado sub la universitato George Mason. En la enketo oni faris demandon pri tio, ke la politiko pri altigo de tarifoj de ĉinaj produktaĵoj, fare de usona prezidento Trump, estas ĝusta aŭ ne. La rezulto montras, ke 56% de la enketitoj opinias, ke la nuna situacio ne utilas al dungado en Usono, kaj 73% de ili timas, ke la komerca batalo malprofitigos ilin mem.





    La 7-an de julio la usona novaĵagentejo Associated Press publikigis raporton pri la influo de la komerca batalo al usona elektado. La novaĵagentejo prezentis ekzemplon: la familio de Jimmy Tosh, farmisto en Tenesio de Usono, subtenas Respublikan Partion jam de tri generacioj, sed nun ili planas voĉdoni por Demokrata Partio en mez-perioda elektado okazonta ĉi-aŭtune. Ĉar Jimmy Tosh maltrankviliĝas pro la doganaj politikoj de Trump, li opinias ke la Demokrata Partio povos ŝanĝi la nunan situacion.



Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio