La libro-donacado "Brileco kaj libroj" okazis en Ruando |
2018-07-10 |
La 6an de julio okazis la libro-donacado "Brileco kaj libroj” en Kacyiru-a Primara Lernejo de Kigalio, ĉefurbo de Ruando. La libro-donacado estas kune organizita de Pekina Fondaĵo MW , Redakcio de El Popola Ĉinio, la Kompanioj STECOL kaj CRJE (orientafrika), subtenate de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉina ambasadejo en Ruando kaj Ministerio pri Edukado de Ruando. Oni donacis al pli ol 2000 lernantoj sakojn kun sunenergiaj lampoj kaj lerniloj. La lernejestrino Umutesi diris, ke la helpo de Ĉinio al la lernejo ludas gravan rolon kaj multe plibonigis instruajn kondiĉojn de la lernejo. Parolas Guo Weimin, vicdirektoro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Parolas Ndayambaje Irenée, ministro pri edukado de Ruando. Lernantoj donacas pentraĵojn al gastoj. Guo Weimin, vicdirektoro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, disdonas donacaĵojn al lernantoj. Lernantoj ĝoje ridas. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |