Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona organizo Farmers for Free Trade: Usonaj kamparanoj volas negocojn, ne tarifojn
2018-07-10


    Reage al la altigo je 25% de usona doganpago por ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj de usonaj dolaroj, Ĉinio altigis tarifojn de usonaj produktaĵoj same je 25%.


    Pro tio, ke pli ol duono da sojfaboj plantitaj en Usono estas eksportitaj al Ĉinio, ajna ŝanĝo en ĉina merkato povas influi la prezon de usonaj sojfaboj. Fakte, antaŭ la komenco de ĉi-foja komerca batalo, la prezo de usonaj sojfaboj jam malaltiĝis je ĉirkaŭ 15% en lastaj kelkaj monatoj.


    Usona novaĵ-agentejo Bloomberg News raportis, ke pro la tarifo altigita je 25% en Ĉinio, tiom da usonaj sojfaboj, kiuj entute valoras almenaŭ 4,5 miliardojn da usonaj dolaroj, ne povas eniri la merkaton de tiu lando.


    La 6-an de julio, la usona organizo Farmers for Free Trade publikigis du deklarojn, en kiuj la organizo kritikas la usonan registaron pro ĝia altigo de tarifoj de 34 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj produktaĵoj. La organizo montris, ke tio malprofitigos usonajn kamparanojn, kaj alvokis la registaron de Trump ĉesigi la komercan batalon. La deklaroj diras "usonaj kamparanoj volas negocojn, ne tarifojn", "la kamparanoj volas partopreni kaj venki en tutmondiĝa konkurenco, ne volas vivi por subvencioj kaj senvaloraj ĉekoj donitaj de vaŝingtona registaro", "ni postulas la registaron ĉesigi la komercan batalon kaj ekspluati novajn merkatojn".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio