Ĉinaj savtaĉmentoj partoprenis en savado de viktimoj de ŝiprompiĝo en Phuket, Tajlando |
2018-07-10 |
La 8-an de julio, en Phuket, Tajlando, ĉinaj savistoj (oranĝe vestitaj) el Kantona Savada Buroo de Ministerio pri Transportoj de Ĉinio diskutis pri savado kun tajlandaj kolegoj. Antaŭtagmeze de la 8-a de julio, du ĉinaj savtaĉmentoj partoprenis en savado organizita de la tajlanda flanko. Unu el ili konsistas el 12 savistoj el la sav-buroo, kaj la alia el personoj el la provinco Zhejiang. Ĉinaj savistoj kunportis profesiajn ekipaĵojn kiel aerpremiloj kaj gasboteloj, kaj alvenis al akcidenta marareo per savboato de Tajlando por efektivigi savadon. La ĉina ambasadejo en Tajlando konfirmis, ke ĝis la 9-a horo de la 8-a de julio, 41 ĉinoj mortis pro ŝiprompiĝo en Phuket, Tajlando. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |