Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konata franca ekonomikisto: post aliĝo al MKO, pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco
2018-07-09


    La 28an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo (MKO). Estas la unua fojo, ke Ĉinio aperigis blankan libron pri tiu temo.


    Michel Aglietta, konata franca ekonomikisto, diris, ke dum la pasintaj 40 jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo, precipe post aliĝo al MKO, la ekonomio de Ĉinio rapide disvolviĝis, kaj pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco laŭ la nuna normo de UN, kaj la lando faris grandan kontribuon al malriĉec-reduktado en la mondo. En sinteno de malfermo kaj inkluziveco, la iniciato "La Zono kaj Vojo", farita de Ĉinio, helpas komunan disvolvadon de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj multaj evoluantaj landoj lernis utilajn spertojn de Ĉinio pri ekonomia disvolvo kaj regado de socio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio