Brilaj zebrostrioj kun AI-funkcioj aperis en Hangzhou, Ĉinio |
2018-07-05 |
Lastatempe, en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang, Ĉinio, aperis zebrostrioj kun brila funkcio por redukti sekurecajn riskojn en kondiĉoj de malforta lumo. Laŭraporte, ĉe la du flankoj de la zebrostrioj estas lampoj ŝarĝeblaj, prem-imunaj, froto-rezistaj, akv-imunaj kaj alttemperaturo-rezistaj. Lumigo de ili por atentigi ŝoforojn malpliigi la rapidecon por sekureco de piedirantoj. La lampoj aŭtomate ŝaltiĝas ne nur nokte, sed ankaŭ okaze de ĉiaj kondiĉoj en malforta lumo, ekzemple dum pluva aŭ nebulega tago. Post piedirantoj forlasis la zebrostriojn, la lampoj ankaŭ malŝaltiĝis aŭtomate. Krome, ĉe la zebrostrioj estis instalitaj sentiloj kun artefarita inteligenteco. Ili povas aŭtomate analizi la trafikan situacion pri trapaso de personoj kaj elektraj bicikloj, kaj sekve agordigi la lumigan sistemon laŭ malsamaj analizaj rezultoj. Tiel eblas eviti nenecesan energian malŝparon. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |