Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi vojaĝis en Bombajo per ĉina metroo?
2018-07-05

    La 1-a linio de bombaja metroo en Barato ekfunkciis en la 8-a de junio 2014. Ĉiuj ĝiaj trajnoj estas faritaj de la ĉina kompanio CRRC NANJING PUZHEN. La metroaj vagonaroj ĉiutage transportas pasaĝerojn je ĉirkaŭ 400 mil hom/fojoj. La vagonaroj estas larĝaj, brilaj, stabilaj kaj komfortaj. En ili estas ankaŭ speciala vagono por pasaĝerinoj. Dum la 4-jara funkciado de la vagonaroj, neniu paneo okazis.


Ĉinaj kaj barataj laboristoj en metroo


Barata laboristo faras regulan ekzamenon al vagono.


Pasaĝerinoj atendas la sekvan trajnon.


Ene de la vagono por virinoj


Barata laboristo faras regulan ekzamenon.


    La 1-a metrolinio nun estas la ĉefa vojaĝmaniero de lokanoj. Ĝi longas je 11.4 kilometroj kun 12 haltejoj. Ĉiutage la vagonoj veturas 200-250 fojojn kaj transportas 1.1 milionojn da hom/fojoj da pasaĝeroj. La 18 vagonaroj kun 108 vagonoj por la linio estas produktitaj de Ĉinio. Ili estas la unuaj eksportitaj altkvalitaj A-tipaj trajnoj de Ĉinio.


    Bombajo estas ĉemara urbo, kie tutjare estas alt-temperatura, mult-pluva kaj mult-polva. La l-a metrolinio havas multajn kurbojn kun malgrandaj radiusoj, kaj la averaĝa distanco inter du haltejoj estas nur 980 metroj. Do, dum ĝia projektado oni konsideris ne nur homajn bezonojn,ekzemple brilaj vagonoj, sed ankaŭ postulojn pri medio, redukto de bruo, prevento de polvo, kaj rapidaj ekfunkciigo kaj haltigo en tre mallonga distanco. La vagonoj havas la plej grandan rapidecon de 80 kilometroj pohore, kaj ili povas veturi sub 55℃ kaj en la humideco de 100%. La envagona bruo estas eĉ malpli alta ol tiu de A-tipaj vagonoj uzataj en Ĉinio. Tiel, ili taŭgas por la ŝanĝemaj klimato kaj kondiĉoj en Bombajo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio