Fanjing-monto en Ĉinio fariĝis monda heredaĵo |
2018-07-04 |
La 2an de julio, dum la 42a Konferenco pri Mondaj Heredaĵoj en Manamo de Barejno, Mond-Heredaĵa Komitato de UNESKO aldonis la monton Fanjing de Ĉinio al la listo de Mondaj Heredaĵoj. La monto Fanjing fariĝis la 53a monda heredaĵo en Ĉinio kaj la 13a monda natura heredaĵo. Fanjing-monto troviĝas en la urbo Tongren, en la provinco Guizhou. Ĝi estas la ĉefa monto de la montaro Wuling. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |