Kapsul-kabano por dormeti antaŭ enaviadiliĝo |
2018-07-04 |
Seĝo konvertebla al lito Nova dormosako lanĉita de Airpod estos unuafoje provata en eŭropaj flughavenoj ĉi-jare. La dormosako, en formo de kapsulo, povas esti instalita en publikaj lokoj, inkluzive de flughavenoj, stacidomoj kaj bazaroj. Pasaĝeroj povas lui la kapsulon kiel privata ripozejo. En ĉiu kapsulo estas seĝo kiu povas ŝanĝiĝi al lito, libera kaj rapida vifio, klimatizilo, aerpurigilo kaj kontaktingo. Krome, pakaĵoj kaj personaj posedaĵoj povas esti metitaj en ĝi, kaj informoj pri enaviadiliĝo estas sendataj al la kabano. Nun la kapsul-kabano estas en la lasta fazo de esplorado, kaj ekde la aŭtuno de 2018, ĝi estos provata en merkato post estigo de kunlaboro inter la kompanio kaj administrantoj de flughavenoj en Eŭropo kaj la tuta mondo. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |