Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MKO-oficisto: Sekretariejo de MKO laŭdas fortan subtenon de Ĉinio al la organizo
2018-07-04

     La 28an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo (MKO). Estas la unua fojo, ke Ĉinio aperigis blankan libron pri tiu temo. Post aliĝo al MKO, Ĉinio agadas laŭ la koncepto de libera komerco, plenumas sian promeson, grandskale malfermas sian merkaton, efektivigas pli vastan reciprokprofiton kaj kungajnon, kaj montras respondecon de granda lando en pordomalfermo.


    Fremdlandaj fakuloj kaj kleruloj diris, ke en 17 jaroj post aliĝo al MKO, Ĉinio grandskale reduktis doganpagon, malfermis sian merkaton kaj aldonis fortan movforton al la monda ekonomio. Aliĝo de Ĉinio al MKO disvolvis ĉinan ekonomion kaj favoris aliajn popolojn, precipe tiujn en evoluantaj landoj. Pliiĝo de pordomalfermo akcelos komunan disvolvon de la mondo kaj kreos pliajn ŝancojn por aliaj landoj dividi la dividendojn de ĉina disvolvo.


La ceremonio pri subskribo de Ĉinio por aliĝo al MKO en 2001


    "La sekretariejo de Monda Komerca Organizo laŭdis kaj daŭre laŭdas la fortan subtenon de Ĉinio al la organizo." Proparolanto de MKO, Keith Rockwell, diris, ke Ĉinio estas aktiva en ĉiuj agadkampoj de la organizo. "Estas klare, ke la partopreno de Ĉinio estas tre grava por la sukcesa traktado de la Interkonsento pri Faciligo de Komerco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio