Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por protekti birdojn, ĉinoj faris sonbarilon sur grandrapida fervojo
2018-07-04

   


    La 1-an de julio ekfunkciis la sekcio Jiangmen-Maoming de la fervojo Shenzhen-Maoming, kaj tiel ĝi finis la historion pri manko de grandrapida fervojo inter la tri urboj Maoming, Yangjiang kaj Zhanjiang en okcidenta Guangdong-provinco en suda Ĉinio. La plej laŭdinda estas tio, ke sur tiu fervojo troviĝas la monde unua arkforma tutfermita sonbarilo, kun longeco de pli ol 2 mil metroj. 



    Ekzistas natura konservejo "birda paradizo" en la distrikto Xinhui de Jiangmen-urbo. Ĝi estas unu el la plej grandaj birdokonservejoj de Ĉinio. Tie vivas pli ol 30 mil ardeoj en 4 specoj. Bakin, konata ĉina verkisto kaj esperantisto, vizitis tiun lokon kaj verkis la eseon Paradizo de Birdoj, kiu estis kolektita en lernolibro.



    La ĉefa parto de la "paradizo" fakte estas banjano kreskinta antaŭ pli ol 300 jaroj. Ĝiaj branĉoj etendiĝis en la teron kaj radikiĝis. Kun la paso de tempo, la banjano fariĝis "arbaro", kaj en ĝi vivas miloj kaj miloj da birdoj.



    La distanco inter la fervojo kaj la konservejo estas nur 800 metroj. Por protekti la naturan ekomedion, koncernaj laborantoj elspezis 2.5 jarojn por solvi teknikajn malfacilojn kaj plenumis dezajnon de la monde unua tutfermita sonbarilo.


    Oni ĝin testis: kiam trajno preterpasis la lokon, la 90-decibela bruo reduktiĝis je 30%, ĝis 65 decibeloj. La solvo de tiuj malfaciloj helpos ŝparadon de resursoj kaj protektadon de medio en konstruado de fervojoj. Tio ankaŭ estas modelo por la mondo pri teknikoj de tutfermita sonbarilo sur fervojoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio