La aktivaĵo "Sperti kaj koni Ĉinion: kulturo de okcidenta Ĉinio en Usono" inaŭguriĝis en Houston |
2018-07-03 |
La 29-an de junio, la kultura interŝanĝa aktiveco "Sperti kaj koni Ĉinion: kulturo de okcidenta Ĉinio en Usono" inaŭguriĝis en Houston de Usono. La ĉi-foja aktiveco inkludas ekspozicion pri fotoj, vestoj kaj muzik-instrumentoj, kaj filmprezentadon. La aktiveco diversflanke montras naturajn pejzaĝojn, kulturon, socion, ekonomion kaj popolan vivon en okcidenta Ĉinio por ke lokanoj konu Ĉinion. Laŭ informo, la aktiveco okazas ankaŭ en Miamo, Florido, inter la 2-a kaj la 5-a de julio. Sun Zhijun, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faras paroladon en la malferma ceremonio de la aktivaĵo. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|