Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usona fakulo: jam kadukiĝis la opinio ke Ĉinio scias nur "kopii"
2018-06-29



    En teknika kreivo Ĉinio ne estas plej avangarda, sed ĝi progresas dank’al bonaj politikoj kaj siaj propraj avantaĝoj. Tion diris sciencistoj kaj koncernaj specialistoj de diversaj landoj.


    Paul Nurse, Nobel-premiito pri Fiziologio aŭ Medicino, estro de la brita instituto Francis Crick kaj eksa prezidanto de brita Reĝa Societo en Londono, diris: "La ĉina registaro plenforte klopodas por ke la lando venigu pintnivelajn sciencistojn el la tuta mondo. Kaj samtempe, ĝi akcelas kunlaborojn pri scienca esplorado. Ĉio tio ludas ŝlosilajn rolojn. Mi opinias, ke la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Britio havas brilan perspektivon, ankaŭ ambaŭ landoj antaŭenpuŝas tiajn kunlaborojn." 


    Krom laŭdo al ĉinaj politikoj por kreivo, sciencistoj kaj specialistoj ankaŭ esprimis sian kontraŭon al la opinio, ke Ĉinio scias nur "kopii". Sean Randolph, supera direktoro de usona instituto pri ekonomio de golf-regiona konsilio en San-Francisko de Usono, diris, ke kelkaj homoj pensas ke Ĉinio lertas nur en kopiado de alilandaj teknikoj, sed ne estas gvidanto de tekniko kaj kreivo. Tiu ĉi opinio jam kadukiĝis. En venontaj kelkaj jaroj, la teknika progreso de Ĉinio profunde influos la konkurencon en la mondo.


    Barry Barish, Nobel-premiito pri Fiziko, diris, ke Ĉinio partoprenis en kelkaj grandaj internaciaj projektoj pri scienco. Tiu saĝa ago ne nur helpas ĉinajn sciencistojn ludi rolojn en internaciaj kunlaboroj, sed ankaŭ kapabligas pli da ĉinaj scienc-teknikaj talentuloj. Li diris: "En teknika progreso, Ĉinio havas bonajn ŝancojn. Mi esperas, ke en la venonta jardeko la lando fariĝos unu el la ĉefaj gvidantoj de scienco kaj tekniko en la mondo."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio