Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Venontjare ekvendiĝos biletoj por vojaĝo al la spaco
2018-06-28


    La kompanio Blue Origin,  fondita de la kreinto de Amazon, Jeff Bezos, anoncis ke vendado de biletoj al la spaco komenciĝos en 2019.


    La novaĵo estis unue publikigita en la retejo Space News. Laŭ raporto, la novaĵo estis diskonigita de Rob Meyerson, vicprezidanto de Blue Origin, dum lia partopreno en aktiveco okazigita de AWS, serv-platformo pri nuba komputado de la kompanio Amazon. Sed li ne menciis la prezon de la bileto. 


    Tio ne estas la unua bileto al la spaco.


    Blue Origin eble fariĝos la unua kompanio pri vendo de biletoj por vojaĝo al la spaco, tamen ĝia bileto ne estas la unua. La unua turisto al la spaco estas Dennis Tito, kiu aĉetis bileton de rusa ne-komerca vojaĝo al la spaco en 2001.  


    Angla kompanio Virgin Galactic jam vendis almenaŭ 650 biletojn por vojaĝo al la spaco per suborbita spacveturilo, sed restas duboj ĉu la kompanio sukcese okazigos tiujn flugojn, pro tio Blue Origin eble superos Virgin Galactic. 


    En aprilo de la pasinta jaro, Jeff Bezos diskonigis ke por sendi homojn al la spaco li ĉiu-jare vendis akciojn de Amazon kun valoro de unu miliardo da usonaj dolaroj por monhelpi Blue Origin. 


    Fama frazo lia estas "Mia nura zorgo estas sendi homojn al la spaco, kaj mi tre esperas ke tio realiĝos".


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio