Tutlanda Elektado por la 45a Monda Kapableca Konkurado okazis en Kantono |
2018-06-28 |
Inter la 25a kaj la 27a de junio, Ĉina Kapableca Konkurado 2018 kaj Tutlanda Elektado por la 45a Monda Kapableca Konkurado okazis en Kantono. La konkurado enhavas du partojn: produktado kaj inĝenierado, strukturo kaj konstruado. 467 kandidatoj el 42 teamoj konkuris dum 3 tagoj por partopreni en la 45a Monda Kapableca Konkurado. La 45a Monda Kapableca Konkurado okazos en Kazano, Rusio, en aŭgusto 2019. Ĉinio partoprenos en konkurado de ĉiuj programeroj. Monda Kapableca Konkurado estas la plej altnivela konkurado pri profesia kapableco en la mondo. Ĝi spegulas la pintan kapablon de diversaj profesioj, kaj pro tio estas konata kiel "Olimpikoj de Monda Kapableco". Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |