Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trans la limoj de lando kaj kulturo: ĉinaj kaj usonaj kleruloj kune kompilis lernolibrojn pri ĉina antikva literaturo
2018-06-26


    Antaŭ nelonge, la eldonejo de Universitato Kolumbio de Usono eldonis librojn de la serio Kiel legi ĉinan literaturon kunkompilitajn de Yuan Xingpei, veterana profesoro de Pekina Universitato kaj estro de la esplora bazo de internaciaj ĉinologoj sub la universitato, kaj Cai Zongqi, profesoro de la Universitato Illinois en Urbana–Champaign kaj tiu de la Universitato Lingnan en Hongkongo, Ĉinio. Oni planas eldoni 10 seriajn librojn por studentoj, kies nacia lingvo ne estas la ĉina. Iliaj enhavoj inkludas ĉinajn poemojn, novelojn, romanojn kaj operojn. Nun la eldonejo jam aperigis Kiel legi ĉinajn poemojn: Gvidlibro, Kiel legi ĉinajn poemojn: Lernolibro kaj Kiel legi ĉinajn poemojn en kunteksto: Poezia kulturo el antikveco tra la Tang", ĝi aperigos ankaŭ 4gvidlibrojn, ekzemple Kiel legi ĉinajn romanojn kaj 3 koncernajn lernolibrojn. La eldonado de la tuta serio finiĝos en 2020.


    La celo de kompilado de la libroserio estas por forigi kvar abismojn inter akademia esplorado kaj ĉiutaga instruado, originalo kaj tradukaĵo, lingva instruado kaj literatura esplorado, belecoj de fonologio kaj de teksto en la kampo de edukado pri ĉina antikva literaturo fare de okcidentaj ĉinologoj.


    Jennifer Crewe, estro de la eldonejo, diris, ke laŭ ŝi, unu el la plej bonaj manieroj por koni unu landon, estas legi ĝiajn literaturaĵojn, ĉar ili priskribas la vivon kaj penson, de antikveco ĝis nuntempo, de la popolo en la lando. Ŝi diris, ke la libroserio sukcese unuigis la literaturan analizon kaj lingvan instruadon, kaj akiris aprobojn de usonaj studentoj kaj kleruloj pri la ĉina lingvo.


    La serio de lernolibroj kune kompilitaj de ĉinaj kaj usonaj kleruloj breĉis la akademiajn tradiciojn de ĉinaj kaj usonaj ĉinologoj, transpasis limojn de lando kaj kulturo kaj trovis novan vojon por plua interŝanĝo kaj kuna progreso.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio