Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio
2018-06-26

    Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2018



    Unuiĝintaj Nacioj nomis la 20-an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originalaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.


    Inter la multaj demandoj pli forte alfrontendaj estas la lingva problemo: multaj rifuĝintoj troviĝas en situacioj kie ili ne povas lingve komunikiĝi kun la ĉirkaŭaj homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, instruistoj, medicinistoj kaj krizolaborantoj. Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte konsciaj pri tiu neatento al adekvata alfronto de lingvaj diferencoj.


    Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2018, ni alvokas al registaroj, neregistaraj organizaĵoj, kaj tute aparte al Unuiĝintaj Nacioj mem, alfronti lingvajn demandojn pli rekte kaj en spirito de lingva justeco, nediskriminacio kaj humana kunsento.


    “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?” – Temo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, Lisbono, Portugalio, 28 julio – 6 aŭgusto



    Kiam la portugala maristo Vasco da Gama atingis la bordojn de Hindio antaŭ 520 jaroj, li malfermis novan epokon en la monda historio. Dum longa tempo tiu aspektis kiel epoko de la Eŭropa Konkero, ĉar la grandaj maraj imperioj de Britio, Francio, Nederlando, Hispanio kaj Portugalio sukcesis ekregi sur granda parto de la terglobo. Kun iliaj soldatoj, pastroj, komercistoj kaj burokratoj disvastiĝis ankaŭ la imperiaj lingvoj kaj kulturoj, influante la vivon de miliardoj da homoj, ne nur dum la zenito de la eŭropa potenco, sed ankoraŭ nun.


    Tamen la procezo de tutmondiĝo ne haltis ĉe la starigo de la grandaj imperioj kaj iliaj kolonioj. Iom post iom, ŝajne nehaltigeble, ĝi interplektis ĉiujn homajn sociojn, tiel ke ankaŭ la originaj hejmlandoj de la koloniintoj fariĝis multetnaj, multlingvaj, multkredaj. Dume la progreso de la komunikaj teknologioj malfernis novajn kanalojn por la reciproka influado de socioj ie ajn en la mondo, disvastigante interalie la komprenon, ke ni ĉiuj loĝas sur unu malgranda planedo.


    Tiel, almenaŭ, ni ŝatus kredi - ni esperantistoj, internaciistoj, kredantoj kaj praktikantoj de la frateco de la homaro. Se ni rigardas ĉirkaŭ ni, tamen, ni vidas ke multaj homoj fakte timas tiujn vizion kaj realon de interplektita mondo, kaj rifuĝas al imagoj pri sia propra supereco, pri sia kapablo forfermi la fremdulojn. Lingvoj kaj kulturoj fariĝas bataliloj por tiuj homoj, rimedoj por distingi la amikon de la malamiko, pordoj kiuj enlasas nur la elektitojn. Aŭ, eventuale, rimedoj por daŭrigi la kolonian regadon en aliaj formoj, profunde integritaj en la mondaj ekonomia kaj politika sistemoj.


    Kontraste al tiuj flankoj de la tutmondiĝo, diversaj sociaj movadoj kaj kulturaj tendencoj prezentas alternativan evoluvojon, al daŭripova mondo bazita sur justeco ekonomia kaj ekologia. Tiuj voĉoj estas ĉie rekoneblaj, foje eĉ influaj. Sed pri lingva kaj kultura diverseco ili ofte parolas nur svage kaj ĝeneralige, en la iamaj koloniaj lingvoj, supozante ke sufiĉas komunaj idealoj kaj valoroj por venki ĉiujn problemojn. Male al troa malfido pri siaj kunhomoj, ili tro multe fidas al sia kapablo forlumi la ombrojn de la historio. Kulturoj kaj lingvoj tamen, ĉiam kaj ĉie, kuntrenas la pasintecon kun si.


    Kien, do, nun? Ĉu ni esperantistoj, kunposedantoj de lingvo kaj kulturo jam denaske tutmondismaj, povas disvolvi novan, konvinkan vizion pri la estonteco? Kaj kiel ni nutru kaj gvidu la evoluon de nia propra kulturo, por ke ĝi estu inda je tiu vizio? La kongresa temo de Lisbono donos al ni abundajn okazojn por priparoli la interplektiĝon de la esperantista vivo kun tiu de la mondo ĉirkaŭ ni, kaj interŝanĝi spertojn kaj perceptojn pri la plej signifaj lingvaj kaj kulturaj evoluoj de nia epoko. Venu navigi tiun maron kun ni!


    La Universala Kongreso de Esperanto kunvenigos dumilon da Esperanto-parolantoj de la tuta mondo por partopreni semajnon da diskutado, kulturaj aranĝoj, debatado, aferkunsidoj kaj turismo. Ĉiuj kunsidoj okazos en la Internacia Lingvo Esperanto.


    Universala Esperanto-Asocio festas la Mondan Tagon de Kultura Diverseco kaj Evoluigo, 21 majo 2018


    Ĉiujare je la 21-a de majo, la komunumo de Unuiĝintaj Nacioj festas la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Tiu festado unue okazis en la jaro 2002, sekve de aprobo fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro de la antaŭa jaro, de la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco. 


    Laŭ Artikolo 1 de la Deklaracio, “Tiu diverseco estas enkorpigita en la unikeco kaj plureco de la identoj de la grupoj kaj socioj kiuj konsistigas la homaron. Kiel fonto de interŝanĝo, novigo kaj kreemo, kultura diverseco estas same necesa al la homaro kiel estas biodiverseco al la naturo. En tiu senco, ĝi estas la komuna heredaĵo de la homaro kaj rekoninda kaj asertinda favore al la nuna kaj estontaj generacioj.” 


    Artikolo 5 siavice atentigas, ke “Kulturaj rajtoj estas integra parto de la homaj rajtoj, kiuj estas universalaj, nedivideblaj kaj interdependaj. La florado de krea diverseco neprigas la plenan realigon de kulturaj rajtoj…  Sekve, ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin kaj krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili mem elektas, precipe en sia denaska lingvo; ĉiuj personoj rajtas al altkvalitaj edukado kaj trejnado kiuj plene respektas ilian kulturan identecon; kaj ĉiuj homoj rajtas partopreni kulturan vivon kiun ili mem elektas, kaj plenumi siajn proprajn kulturajn morojn, konforme al respekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.”


     Universala Esperanto-Asocio subtenas la klopodojn de Unesko kaj de Unuiĝintaj Nacioj konservi kaj fortigi lingvan diversecon, kaj samtempe serĉi vojojn por transponti tiun diversecon apoge al la homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo. La Asocio subtenas la sentojn esprimitajn en Artikolo 6 de la Deklaracio: “Samtempe kun sekurigo de la libera fluo de ideoj per vortoj kaj bildoj, oni zorgu ke ĉiuj kulturoj povu esprimi sin kaj konatigi sin. Libereco de esprimo, komunikmedia pluralismo, multlingvismo, egala aliro al belarto kaj al scienca kaj teknika scio, inkluzive en cifereca formo, kaj la ebleco, ke ĉiuj kulturoj havu aliron al la iloj de esprimado kaj disvastigo, estas la garantiiloj de kultura diverseco.”     


 


    La Agadplano aprobita de la Ĝenerala Konferenco por realigo de la Deklaracio enhavas tri promesojn kiuj rilatas al lingvoj, nome:  


    5. Protekton de la lingva heredaĵo de la homaro kaj subtenado de esprimo, kreo kaj disvastigo en kiel eble plej granda nombro da lingvoj.   


    6. Instigon de lingva diverseco – samtempe respekte al la denaska lingvo – je ĉiuj niveloj de edukado, ĉie kie tio eblas, kaj kuraĝigon al lernado de pluraj lingvoj ekde la plej frua aĝo.  


    10. Antaŭenigon de lingva diverseco en kiberspaco kaj kuraĝigon de universala aliro tra la tutmonda reto al ĉiuj informoj en la publika sfero.  


    Nia Asocio instigas siajn membrojn festi kaj apogi kulturan diversecon, kaj utiligi la Internacian Lingvon Esperanto kiel rimedon por engaĝiĝi kun la diversaj kulturoj de la mondo en spirito de reciprokeco kaj respekto. Se la “dialogo” menciita en la titolo de la nuna Tago portu sian plenan signifon, devas nepre temi pri dudirekta komunikado kiel eble plej senpera kaj signifoplena. 


    La ĉi-jara festa mesaĝo pri la Tago de Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, emfazas “la neceson protekti la diversajn formojn de kultura esprimiĝo – lingvojn, artojn, metiojn, vivstilojn – precipe tiujn de minoritataj popoloj, tiel ke ili ne forviŝiĝu fare de la normiga movado kiu akompanas tutmondiĝon.” Ŝi citas la vortojn de Mahatma Gandhi: “Mi ne deziras, ke mia domo estu murigita je ĉiuj flankoj, nek ke la fenestroj estu ŝtopitaj. Mi deziras, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu disblovita tra mia domo kiel eble plej libere.” Pro tio, s-ino Azoulay sugestas, “kulturo ne estas heredaĵo ŝtone fiksita, sed heredaĵo vivanta kaj spiranta, malferma al influoj kaj dialogo, permesanta al ni adaptiĝi pli pace al la mondaj ŝanĝiĝoj.”  


    Ni gratulas Uneskon kaj Unuiĝintajn Naciojn pro iliaj klopodoj antaŭenigi kulturan diversecon, kaj tian daŭripovan evoluigon kiu konservas tiun diversecon, kaj promesas nian aktivan subtenon al tiuj klopodoj.


Numero 35, julio 2018

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

El Esperanto por UN


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio