Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio starigis rikolt-feston por kamparanoj
2018-06-25


    Ekde ĉi-jare Ĉinio celebros rikolt-feston por kamparanoj okaze de la Aŭtuna Ekvinokso, unu el la 24 sunperiodoj, kiu okazas inter la 22a kaj 24a de septembro ĉiujare.


    La 21an de junio Han Changfu, ĉina ministro pri agrikulturo kaj kamparaj aferoj, en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, konigis ĉi-rilatajn aferojn.


    Han diris, ke la estigo de rikolt-festo por kamparanoj, la unua kreita de la ŝtato por kamparanoj, fortigos la gravan rolon de kamparo, agrikulturo kaj terkulturistoj en la laboro de KPĈ kaj la ŝtato, kaj akcelos disvolvadon de agrikulturo kaj kamparo.


    Han diris, ke starigo de la festo pliigos feliĉon kaj senton de rekompenco de cent milionoj da kamparanoj. Okazigo de agrikulturaj kaj folkloraj agadoj kun loka kaj nacia trajtoj povas riĉigi la kulturan vivon de kamparanoj kaj montri la aspekton de kamparanoj en la nova epoko.



    Han diris, ke Ĉinio havas vastan teritorion kun abundo da produktoj. Tempo de rikoltoj varias en malsamaj lokoj, tamen plejparto estas en aŭtuno. La festo fiksita ĉe la Aŭtuna Ekvinokso estas oportuna por partopreno de kamparanoj kaj prezento de agrikulturaj rikoltaĵoj, inkluzive de sciencaj atingoj kaj kreaĵoj de kamparanoj.


    Han diris, ke oni devas eviti elspezemon kaj malŝparon dum la celebrado. Riĉenhavaj aktivecoj rilate al laboro, vivo kaj ekologio estos instigitaj, por ke kamparanoj fariĝu la ĉefroluloj de la festo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio