Vilaĝanoj en Ganao trinkas puran akvon |
2018-06-25 |
En la 18-a de junio, lernantoj de la vilaĝo Guayotse en orienta Ganao prenis akvon el puto konstruita de Ĉinio. En novembro 2015, ĉina registaro decidis helpi Ganaon konstrui mil putojn en 832 vilaĝoj de ses provincoj de la lando por solvi lokajn malfacilojn pri trinkakvo. En 2016, ĉina kompanio konstruis puton en la vilaĝo Agyakwa. Antaŭe tieaj vilaĝanoj prenis akvon el malpura lageto ekster la vilaĝo. "Puto konstruita de ĉinoj solvis nian plej grandan malfacilon, kaj nun ni povas trinki bonkvalitan kaj puran akvon. La puto malpezigis nian ĉiutagan laboron por preni akvon." Tion diris la vilaĝano Mary. En la 18-a de junio, lernantoj de la vilaĝo Guayotse en orienta Ganao prenis akvon el puto konstruita de Ĉinio. La projekto, eniranta en sia lasta fazo, finiĝos duon-jaron pli frue ol la antaŭplanita. Antaŭvide, la projeko profitigos 500 mil ganaanojn. Redaktoro:Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |