Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Ĉinio triumfos super aerpoluado en tri jaroj?
2018-06-21


    La 20-an de junio, okazis gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En ĝi, Zhao Yingmin, vicministro pri ekologia medio, diris, ke baldaŭ oni komencos efektivigon de la 3-jara projekto de Ĉinio por batali kontraŭ aerpoluado. La projekto celas, ke post 3-jara klopodado, plu malmultiĝos la ellasaĵoj kiuj poluas la aeron, reduktiĝos la ellasado de forcejaj gasoj, plu malaltiĝos denseco de PM2,5 (partikla materio kies diametro estas egala aŭ malpli granda ol 2,5 mikronoj), plu malmultiĝos la nombro de poluitaj tagoj kaj multe pliboniĝos la aerkvalito.


    Tiu ĉi projekto, kreita de la Ministerio de Ekologia Medio kun kelkaj koncernaj departementoj, proponas ke oni sinteze uzu la rimedojn de ekonomio, leĝo, tekniko kaj administrado, fortigu kunagadon inter regionoj, pliigu regadon de poluaĵoj en aŭtuno kaj vintro, kaj petu la tutan socion partopreni en mediprotekto.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio