Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Drakboata Festo fariĝas internacia
2018-06-21

    La 18-a de junio estis la ĉi-jara Drakboata Festo. Multaj landoj en la mondo ĝin celebris laŭ sia propra maniero, kaj la festo fariĝas internacia.


La 16-an de junio, okazis la 30-a Toronta Internacia Drakboata Festivalo en Kanado kun partopreno de 5 000 homoj el diversaj lokoj de la mondo.


La 16-an de junio, en Aveiro de Portugalio, okazis drakboata montrado kune aranĝita de Konfucea Instituto de Aveira Universitato kaj loka registaro. La aktivaĵo allogis multajn lokanojn.


    Laŭ raporto, pli ol 85 landoj kaj regionoj okazigis drakboatajn konkursojn, kiuj estas tradicio de la festo.


    En la 11-a kaj 12-a de junio, Bostona Drakboata Festo okazis ĉe Rivero Charles, kun partopreno de 75 teamoj el Novjorko, Rod-Insulo kaj aliaj lokoj. Ĝi allogis pli ol 10 mil spektantojn.


    Krom drakboata konkurso, sur la centra insulo de Toronto, en Kanado, estis unuafoje starigita pavilono kun 400 kvadrataj metroj pri ĉinaj kulturo kaj turismo, en la 16-a de junio.  


    Fremdaj studentoj ankaŭ spertis drakboatan konkurson en Ĉinio: pli ol 20 fremdaj studentoj el Pekina Universitato de Fremdlingva Studado kaj Pekina Instituto de Teknologio partoprenis en la konkurso okazinta en Shichahai de Pekino.


    En Indonezio, zongzi-o, la tipa manĝaĵo dum la festo, ricevis lokan guston: zongzi-o en Indonezio estas farĉita per viando kun kareo, do tie oni havas kare-porkaĵan, kare-bovaĵan kaj kare-kokaĵan zongzi-ojn. En Filipinoj, zongzi-o estas farita en formo de longa strio kaj homoj ĝin manĝas ankaŭ en Kristnasko.


    Antaŭ nelonge, drakboato estis transportita de Qiandao-lago en Zhejiang-provinco al Ningbo-haveno, kaj de tie ĝi komencis sian 8000-kilometran voĵaĝon, kaj atingis Darling-Havenon, en Sidnejo de Aŭstralio, post 15 tagoj. La boato estis rete aĉetita de Wang Jiaojiao, ĉino vivanta en Aŭstralio, por celebri la feston.


    La 16-an de junio, sur la lago Victoria de Ugando, okazis drakboata konkurso inter teamoj de elmigrintaj ĉinoj kaj lokanoj por celebri la feston. Krome, tie okazis ankaŭ serio da aktivaĵoj, inkluzive de montrado de ĉina kaj uganda kulturoj, templa foiro kaj prezentado de drakodanco kaj kajto-flugado.


    En junio, animaciaĵo pri Qu Yuan, patriota poeto de Ĉinio, estis prezentita en Internacia Animaciaĵa Festivalo de Annecy en Francio.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio