UN malesperas pri usona retiriĝo el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN |
2018-06-21 |
Laŭraporte, la 19-an de junio, Usono anoncis sian retiriĝon el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj akuzis la konsilion pri "longtempa antaŭjuĝado kontraŭ Israelo". UN esprimis sian malesperon pri la retiriĝo de Usono el tiu grava konsilio. Proparolanto de António Guterres, Ĝenerala Sekretario de UN, rimarkigis, ke la Ĝenerala Sekretario de UN esperas ke Usono restos en la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, ĉar la konsilio ludas tre gravan rolon pri antaŭenigo kaj protektado de homaj rajtoj en la tuta mondo. Krome, estis ankaŭ raportite, ke la decido de Usono estis tuj kondamnita de pli ol dek bonfaraj organizoj, kiuj skribis al Mike Pompeo, Ŝtatsekretario de Usono, por informi, ke ili "tre malesperas pri la decido de la usona registaro retiriĝi el la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN", kaj aldonis, ke la konsilio estas mondnivela interregistara organizo pri homaj rajtoj. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |