Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Didi rapidigas sian internaciigan procezon
2018-06-20

Didi varbas ŝoforojn en Melburno.


    Laŭ raporto de CNN, la 15-an de junio, Didi, ĉina reta platformo pri vetura servo per aplikaĵo, anoncis, ke en la fino de la kuranta monato ekfunkcios Didi-servoj en Melburno, la dua plej granda urbo en Aŭstralio. Tio fariĝos alia grava mejloŝtono de internaciiga procezo de Didi. 


    Laŭraporte, ekde tiu ĉi jaro, Didi aktive esploras la internacian merkaton. En ĉi-jara januaro, Didi akiris la plej grandan lokan kompanion 99 pri vetura servo de Brazilo, kio altiris tutmondan atenton. En februaro, Didi anoncis kunlaboran projekton kun la japana kompanio SFTBF pri uzado de artefarita inteligenteco por konstrui retan platformon de vetura servo, kaj eniris en japanan taksi-merkaton. En aprilo, Didi anoncis sian oficialan eniron en la meksikan merkaton. 


    Post sukcesa provfunkciado en Geelong, Aŭstralio, en majo, Didi ekde frua junio varbas ŝoforojn en Melburno, kaj tio ricevis entuziasman respondon en la urbo. Didi esperas longtempe investi kaj disvolviĝi en Aŭstralio, kaj provizi aŭstralianojn per pli diversaj, oportunaj kaj fidindaj veturoj kontraŭ malalta prezo, kaj samtempe krei pliajn ŝancojn por lokaj ŝoforoj. 


    Internaciigo estas unu el la kernaj strategioj de disvolviĝo de Didi, kiu deklaris esti preta por kombini sian eminentan forton en la kampo de artefarita inteligenteco por trafika uzo kun siaj rafinitaj lokaj operacioj, kaj daŭre krei pli bonajn veturigajn spertojn por uzantoj en- kaj eksterlande. Didi ankaŭ serĉos kunlaborojn kun sektoroj pri publika servo kaj transportado por disvastigi eksterlande la progresintajn spertojn de Ĉinio pri inteligenta transporto kaj kontribui al la tutmonda daŭripova evoluado. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio