Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Futbala Mondpokalo akcelis vendadon en Ĉinio
2018-06-20


    "La 18-a de junio", ankaŭ konata kiel "618", estas granda jarmeza aĉet-festivalo en Ĉinio. Ĉi-jare, la festivalo okazas samtempe kun la Futbala Mondpokalo en Rusio. Specialistoj jam prognozis kreskon en vendado de rilataj varoj.



    Ekde la 1-a de junio, laŭ statistiko de la kompanio Suning, en ĝiaj retaj kaj fizikaj vendejoj, vendado de televidiloj preskaŭ duobliĝis kompare kun la sama periodo de la pasita jaro. Inter ili, la grandaj televidiloj pli-ol-75-colaj trioble disvendiĝis kompare al la sama periodo de la pasinta jaro. Ankaŭ multaj konsumantoj elektis laserajn televidilojn aŭ projekciilojn por krei la efikon en kinejo. 


    Same, pro la mondpokalo, en la unua horo de la aĉetfestivalo 618, en diversaj platformoj, forvendiĝis 1,2 milionoj da ladskatoloj da biero kaj 5 milionoj da astakoj.


    Multaj virinoj rigardas la futbalajn matĉojn nokte, kaj dum la festivalo la beligaj ŝminkaĵoj kaj aliaj kosmetikaĵoj de la kompanio Suning pli multe vendiĝis je 152% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La aparatoj por purigi aŭ maldikigi vizaĝon duoble forvendiĝis.


    En la 17-a de junio, la germana teamo neatendite malsukcesis. Sed ĝiaj ŝatantoj prezentis la subtenadon per aĉetado: iloj uzataj en kuirejo produktitaj de Germanio pli multe vendiĝis je 1865%, kaj  forvendiĝis pli ol 7 milionoj da ladskatoloj da germana biero.




    Krome, laŭ la kalkulo de JD.com, alia retkomerca platformo, la kvin plej ŝatataj varoj en la aĉetfestivalo estas poŝtelefono, komputilo, klimatizilo, ciferecaj aparatoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Krome, duoble kreskis la vendado de juveloj, medicin-objektoj kaj kuraciloj por sanprotekto, tio signifas, ke oni pli kaj pli zorgas pri personaj aspekto kaj sano.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio