Defendaj Ministerioj de Korea Respubliko kaj Usono kune anoncis provizoran nuligon de milit-ekzerco planita en aŭgusto |
2018-06-19 |
Por realigi la sennukleigon de la duoninsulo kaj la pacon, la Defenda Ministerio de Usono anoncis en la 19a, ke Korea Respubliko kaj Usono decidis ne okazigi la komunan milit-ekzercon "Ulchi-Freedom Guardian" (Ulchi-Libereca Gardisto) en aŭgusto. Tio estas la unua fojo en la lastaj 28 jaroj, ke Korea Respubliko kaj Usono nuligas milit-ekzercon. Estas ankoraŭ neklare, kion Korea Demokratia Popola Respubliko poste faros por sennukleigo. En la 17a de junio, usona Prezidento Donald Trump publikigis la jenan mesaĝon en Twitter: "haltigi la milit-ekzercon dum la intertraktado estas mia decido. Ĝi povas komenci tuj, se la intertraktado fiaskos, sed mi esperas ke tio ne okazos." Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|