Ĉinaj packonservaj trupoj faris min-balaadon en Libano |
2018-06-15 |
La 11-an de junio laŭ la loka tempo, laŭ postulo de la portempaj trupoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Libano, la inĝeniera taĉmento de la 17-aj packonservaj trupoj de Ĉinio al Libano iris al la landlimo inter Libano kaj Israelo por unuafoja min-balaado kaj liberigis minbaritan terenon de preskaŭ 2 000 kvadrataj metroj. Laŭraporte, la trupoj amplekse efektivigis laborojn, kiel konservo de inĝenieraj instalaĵoj, humanisma helpo ktp., ene de du semajnoj post sia alveno. Krome, ili anticipe ricevis kvalifikojn pri min-balaado kaj forigo de eksplodaĵoj en nur ok labortagoj, kio fariĝis nova rekordo pri ricevo de ambaŭ kvalifikoj en la plej mallonga tempo, kaj samtempe la trupoj fariĝis unu el la du de la pli-ol-40-landaj packonservaj fortoj, kiuj havas la du kvalifikojn. Laŭ estro de Kunordiga Centro de Minbalaa Misio de UN, ĉinaj packonservaj trupoj estas la plej bona en min-balaado. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |