Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amaskomunikiloj de membrolandoj de ŜKO kaj fakuloj alte taksas la parolon de ĉina prezidanto Xi Jinping en pintkunveno de ŜKO
2018-06-14

La 10an de junio en Qingdao-a Internacia Kunven-Centro okazis la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.


    La 10an de junio en Qingdao, ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon en la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Lia parolo donis grandan fidon al la konstruado de ŜKO-a komunumo de komuna estonteco. Amaskomunikiloj de la membrolandoj multe atentis la parolon, kaj fakuloj el pluraj landoj laŭdis la abundan vivforton kaj kunlaboran movforton de la "ŝanhaja spirito" kaj kredas, ke ŜKO marŝos al pli brila kaj bela estonteco.


    Rusa televidstacio NTV raportis, ke la pintkunveno akiris multajn fruktojn, montris altnivelan kunlaboron kaj solidarecon inter la membrolandoj de la organizo kaj bildigis bluan kopion por prospero, disvolvo kaj integriĝo de la regiono.


    Taĝika Avesta-Novaĵagentejo diris, ke ŜKO klopodas por agadi kontraŭ la "tri fifortoj" kaj konservi sekurecon kaj stabilecon de la regiono. La pintkunveno "unuigas la fortojn, kiuj serĉas pacon, egalecon kaj kunlaboron en la mondo", kaj altiras pli da landoj.


    Laŭ Afgana politik-analizisto Esmatura Hartiff, kiel prezidanto Xi diris, la organizo plenumas "Kunlaboran skizon inter membrolandoj de ŜKO pri kontraŭbatalo al terorismo, separatismo kaj ekstremismo por la periodo 2019-2021". "Mi kredas, ke tiuj rimedoj povos solidarigi la landojn en la regiono por kune trakti defion pri sekureco."


La 10an de junio, ŝtatestroj de la membrolandoj de ŜKO renkontiĝis kun ĵurnalistoj.


    Shadurski, direktoro de fakultato pri internaciaj rilatoj sub Belorusa Ŝtata Universitato, konsentis pri la rimedo ludi la rolon de "Ŝanhaja Kunlabora Organizo - Afgana Kontakta Grupo" kaj subtenas la ideon pri sekureco komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭrigebla, proponitan de prezidanto Xi.


    Amaskomunikiloj de membrolandoj de ŜKO kaj fakuloj alte laŭdis la atingojn de la pintkunveno. Ili opinias, ke ŜKO -- platformo por profundigi pragmatan kunlaboron kaj amasigi reciprok-profiton kaj kungajnon -- jam fariĝis la komuna kono de la internacia komunumo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio