Gvidantoj de KDPR kaj Usono difinis la celon pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo |
2018-06-13 |
La 12-an de junio, en Singapuro, okazis la unuafoja renkontiĝo inter gvidantoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono. En tiu okazo, Kim Jong-un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de KDPR, kaj Donald Trump, prezidento de Usono, subskribis komunan deklaron. Laŭ la deklaro, KDPR kaj Usono penados por "starigi novajn rilatojn inter KDPR kaj Usono" kaj "estigi mekanismon por eternaj stabileco kaj paco sur la Korea Duoninsulo". Trump promesis garantii la sekurecon de KDPR, kaj Kim Jong-un ripetis sian promeson pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Por antaŭenpuŝi la efektivigon de la fruktoj de la renkontiĝo, okazos traktado inter altrangaj reprezentantoj de la dulandaj registaroj. La 12-an de junio, la plej supera gvidanto de KDPR Kim Jong-un kaj usona prezidento Donald Trump subskribis komunan deklaron en Singapuro. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |