Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Barata Klerulo: ŜKO rilatigis Centr-azion kaj Sud-azion
2018-06-12

    La 10an de junio, post la parolado de prezidanto Xi Jinping en la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), Prasoon Sharma, direktoro de la pensfabriko Hindia Tutmonda Centro por Ĉinaj Studoj faris komenton. Li opinias, ke sub la influo de "La Zono kaj Vojo" kaj ŜKO, la pligrandigita ŜKO rilatigis Centran Azion kaj Sudan Azion, tio povas krei novan ekonomian koridoron kun grandega potencialo. La ekonomia kompletigeco inter la landoj estas rimarkinda, ekzemple la serva industrio de Barato, fabrika industrio de Ĉinio kaj energifonta industrio de Rusio. Se ĉiuj landoj utiligas siajn avantaĝojn, ili povas kompletigi unuj la aliajn, kaj krei bonajn kondiĉojn por surmerkatigi produktaĵojn.


    Kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj estas puŝiloj por evoluo de ŜKO. Prasoon Sharma rimarkis, ke en sia parolado, prezidanto Xi emfazis plifortigi kulturan interŝanĝon, antaŭenpuŝi kunlaborojn en edukado, scienco, teknologio, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj. Barato havas longan historion kun aparta kulturo. Kiel tipa reprezentanto de sud-azia kulturo, Barato ankaŭ havas intimajn historiajn kaj kulturajn rilatojn kun centr-aziaj landoj. Pro la aliĝo de Barato, la kulturo de ŜKO pliriĉiĝos, kaj la kulturaj interŝanĝoj inter ŜKO-membroj plimultiĝos, kio helpos la reciprokan interkomprenon, solidigon kaj disvolvadon de la amikeco inter la membrolandoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio