Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La internacia komunumo alte taksis la parolon de prezidanto Xi en la pintkunveno de ŜKO en Qingdao
2018-06-12


    La 10an de junio en Qingdao okazis la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris parolon kun la temo Disvastigi la "ŝanhajan spiriton" por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. En la parolo li emfazis, ke sub la gvido de la 'ŝanhaja spirito', oni devas kune labori por starigi la ŜKO-an komunumon de komuna estonteco, disvolvi novtipajn internaciajn rilatojn, man-en-mane marŝi al la mondo konstante paca, ĝenerale sekura, komune prospera, malferma kaj inkluziviga, pura kaj bela.


    La usona novaĵ-agentejo Associated Press diris, ke en sia parolo prezidanto Xi alvokis forlasi la pensmanieron de la malvarma milito, malaprobi la praktikojn pri serĉado de absoluta sekureco je la kosto de alilanda sekureco. Li bonvenigis la baratan ĉefministron Narendra Modi kaj la pakistanan prezidenton Mamnoon Hussain, kiuj unuafoje kiel ŝtatestroj de membrolandoj de ŜKO ĉeestis la pintkunvenon. Li emfazis, ke la pintkunveno servas kiel ligilo inter la pasinteco kaj la estonteco.


    La brita novaĵ-agentejo Reuters diris, ke ĉina prezidanto Xi deklaris, ke en la kadro de la Interbanka Konsorcio de ŜKO, Ĉinio starigos projekton de pruntedono ekvivalenta 30 miliardojn da juanoj, emfazante, ke ŜKO "rifuzas egoisman, miopan kaj fermitan politikon, defendas la regularojn de la Monda Komerca Organizo, subtenas plurflankan komerc-sistemon kaj starigas malfermitan mondan ekonomion."


    La rusa novaĵ-agentejo Sputniko atentas la diraĵon de prezidanto Xi pri tio, ke ŜKO devas solidigi la komunan fundamenton por paco kaj sekureco, kaj citis, ke ŜKO plenumos la kunlaboran skizon 2019-2021 pri bato kontraŭ la "tri fifortoj" de terorismo, separatismo kaj ekstremismo kaj plue okazigos komunajn kontraŭteroristajn manovrojn kiel Paca Misio.



    Alina Griskevic, vicprezidanto de Belorus-Ĉina Amikeca Asocio de Belorusio, diris, ke prezidanto Xi alvokas disvastigon de la "ŝanhaja spirito". Starigi ŜKO-an komunumon de komuna estonteco tre gravas por plifortigo de koheremo de ŜKO. Ŝi kredas, ke la pintkunveno en Qingdao akcelos reciprokan profiton kaj kunlaboron inter membrolandoj kaj observantolandoj de ŜKO.


    Tigran Sargsyan, prezidanto de plenuma komitato de Eŭrazia Ekonomia Komisiono, diris, ke la parolo de prezidanto Xi denove montras, ke Ĉinio malkaŝe kaj sincere disvolvas kunlaborojn kun aliaj landoj. "Tio estigas bazon por ke Ĉinio disvolvu longtempan kunlaboron kun aliaj landoj kaj efektivigu komunan prosperon. Tiuj favoraj elementoj garantias la kunlaboron inter la komisiono kaj Ĉinio en diversaj kampoj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio