Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Ŝanhaja spirito" helpas vastigi regionajn kunlaborojn
2018-06-11


    La 9-a kaj la 10-a de junio okazis la unua pintkunveno de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) post ĝia pligrandiĝo. Gvidantoj de ŜKO-landoj novaj kaj malnovaj renkontiĝis en Ĉinio, kie naskiĝis la organizo, por kune malfermi la novan estontecon. En la lasta tago de la kunveno, Xi Jinping, ĉina prezidanto, faris gravan parolon.


    "Ŝanhaja spirito" celas kunan disvolvadon



    En sia parolo, Xi diris, ke en la pasintaj 17 jaroj, la organizo akiris grandan sukceson, kaj ĝi fariĝis la sinteza regiona kunlabora organizo kun monde plej vasta areo kaj plej granda loĝantaro: la ekonomio kaj loĝantaro de ŜKO-membroj okupas respektive 20% kaj 40% de la tuta mondo.


    Reciprokaj konfido kaj profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al diversaj kulturoj kaj klopodo por kuna disvolvado estas "ŝanhaja spirito", kiu havas vivforton kaj valoron superantajn epokon kaj teritorion, kaj estos daŭrigota por ĉiam.


    Rashidi Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, diris, vizaĝante al pli komplika kaj ŝanĝema internacia medio, la organizo tenas al si la spiriton, kaj ĝiaj membroj kune traktas defiojn kaj vastigas la kunlaboran vojon.


    Kunlaboro kaj kungajno estas tendencoj



    En la parolo, Xi deklaris: "La nuna monda situacio decidis, ke kunfandiĝo de interesoj, kunligiĝo de estonteco kaj kungajno per kunlaboro inter diversaj landoj estas tendenco de la epoko."


    "Ni devas rifuzi egoismon, miopecon kaj fermitecon, konservi la regulojn de la Monda Komerca Organizo, subteni la sistemon de multflankaj komercoj kaj konstrui malferman mondan ekonomion."


    "Ni antaŭenigos la konstruadon de 'La Zono kaj Vojo', rapidigos faciligon de regiona komercado, kaj rapide efektivigos la kunlaborajn dokumentojn, ekzemple la interkonsenton pri oportunigo de internacia transportado sur ŝoseoj."


    Laŭ la fruktoj akiritaj en la pintkunveno de Qingdao, la kontribuoj de Ĉinio gajnis altajn taksojn de diversaj flankoj. La iniciato "La Zono kaj Vojo" refoje estas laŭdata kaj subtenata. Sekve, ĉiuj flankoj devas efektivigi la komunan konon de la ĉi-foja kunveno kaj kune malfermi la novan estontecon.


    Alexander Lukashenko, prezidento de Belorusio, diris, ke la propono de Ĉinio prezentita kadre de la konstruo de "Homara Komunumo de Komuna Estonteco" helpos diversajn flankojn kune trakti novajn defiojn, kaj la organizo devas fari pli da kontribuoj por tio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio