Prezidentoj de Kazaĥio, Kirgizio kaj Pakistano: ŜKO estos nova modelo de internacia kunlaboro |
2018-06-08 |
En la 9-a kaj 10-a de junio okazos la 18-a Pintkunveno de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) en la urbo Qingdao de la provinco Shandong de Ĉinio. Lastatempe, la ŝtatestroj de ŜKO-membrolandoj esprimis siajn atendojn pri la disvolvo de la organizo. Kazaĥa prezidento Nursultan Abishevich Nazarbayev diris, ke la "ŝanhaja spirito" aprobita de ŜKO-membroj estas la plej grava frukto de la organizo post ĝia fondiĝo. Pakistano estas novulo de ŜKO, kiu ĵus membriĝis. Mamnoon Hussain, pakistana prezidento, diris, ke sub la gvido de "ŝanhaja spirito", ŜKO estos la nova modelo de internacia kunlaboro. Kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov diris, ke en la 18-a Pintkunveno de ŜKO, rilataj ŝtatestroj kune faros novajn projektojn por akceli komunan disvolvadon de la membroj de ŜKO. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |