Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Uzbeka klerulo: Ĉinaj proponoj havas mondan signifon
2018-06-08


    Plejparto de la membroj, observantoj kaj dialogaj partneroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) estas landoj laŭlonge de la antikva Silka Vojo. Ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj kaj kleruloj opinias, ke la konstruado de "La Zono kaj Vojo" donas grandan ŝancon por plua disvolvo de ŜKO.


    Antaŭ kvin jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis "La Zonon kaj Vojon", kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pozitive respondas al la saĝa projekto. En la pasintaj pintkunvenoj de ŜKO, ŝtatestroj de ŜKO-membroj esprimis subtenon al la iniciato.


    Akmal Burkhanov, plenuma direktoro de Uzbeka Centro de Disvolvo kaj Strategio, diris: "Kaj kunlaboro ene de ŜKO kaj la iniciato 'La Zono kaj Vojo' estas gravaj enhavoj de disvolvo de diversaj regionoj. Ni subtenas la ĉinajn proponojn, kiuj havas mondan signifon. Ĉina prezidanto emfazas, ke ĉiuj reformoj celas feliĉigon de la popolo. Mi pensas, ke akordaj estas la propono farita de prezidanto Xi kaj tiu de nia lando. La ĉina registaro faras aferojn konsiderante unue la interesojn de la popolo."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio