Bierumu somere en Qingdao, gastiga urbo de la Pintkunveno de ŜKO |
2018-06-07 |
En la 9-a kaj 10-a de junio okazos la 18-a Pintkunveno de ŜKO (Ŝanhaja Kunlabora Organizo) en la marborda urbo Qingdao de orienta Ĉinio. Pro tio, refoje fokusiĝas ne nur la urbo, sed ankaŭ Qingdao-biero, nomkarto de la urbo. Rashid Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, diris dum vizito en Qingdao: "Qingdao-biero estas epiteto ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la lando. Ĝi estas konata en la tuta mondo". Fakte, la biero jam fariĝis "elektita alkoholaĵo" de ŜKO. Kaj, laŭ la "Raporto de enketo pri ĉinaj markoj kaj ŝtata figuro" publikigita de Ĉina Internacia Eldona Grupo, Qingdao-biero estas konata de 90% da enketitoj en iuj fremdaj landoj. Qingdao estas "biera urbo" de Ĉinio. Kun la proksimiĝo de la pintkunveno, la urbo entuziasme atendas "tosti" kun gastoj el diversaj landoj kaj esperas, ke profite de la okazo, Qingdao-biero estos pli kaj pli multe konata en la mondo. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |