Saud-Arabio unuafoje donis stirpermesilojn al virinoj |
2018-06-07 |
La 4-an de junio, Ĝenerala Administracio pri Trafiko de Saud-Arabio donis stirpermesilojn al 10 virinoj, kaj tio estas la unua fojo en la historio, ke Saud-Arabio permesas stiradon al virino. Ekde la 24-a de junio de la kuranta jaro, virinoj de Saud-Arabio povos ŝofori en la lando. Laŭ la deklaro de la administracio, la 10 virinoj antaŭe akiris stirpermesilon eksterlande, do ili ricevis permesilojn de Saud-Arabio post simpla prov-stirado kaj okul-ekzameno. Laŭ raporto de Informa Fako de Saud-Arabio, antaŭvide ĉirkaŭ 2 000 virinoj en la lando povos ricevi stirpermesilojn en la venonta semajno. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |